Aliĝilo por Esperanto Insulo III

Bonvolu 1. kopiu la jenajn demandojn:

Kio estas via nomo?

Kio estas via familinomo?

Kio estas via sekso (se konvenus diri)?

Kiujn lingvojn vi scipovas?

En kiun programon vi partoprenos: BEK E-a Kursaro, Instruisto Kursaro, aŭ Esperanto Universitato?

Ĉu vi volus vojaĝi, instrui lingvon*, aŭ partopreni kurson pri la ĉina lingvo post Esperanto Insulo? Aŭ nur partopreni Esperanto-Insulon aŭ Esperanto-Universitaton?

Se jes, vi povas plilongigi vian turistan vizon surloke, aŭ mendi studovizon (kun helpo de ni pri invitletero)

Por tiuj kiuj postulas invitleteron (por studo-vizo)

Kio estas via civitaneco?

Kio estas via naskiĝloko (urbo)?

Kio estas via pasporta numero? (ekzakte kiel skribite)

De kiam ĝis kiam ĝi validas?

Sendu fotokopion de via pasporto al Keri

Loĝado

Ni ĉefe loĝos en ĉambroj kun aliuloj. Neniu rajtas fumi en la tuta lernejo, nek en la loĝejo. Se vi preferus loĝi sole, lukse, aŭ kun privata (nur por vi) banĉambro, b.v. diri. La prezo en luksa hotelo malantaŭ la lernejo estas 6 mil rmboj por la tuta monato, kaj inkluzivas du litojn kaj tri manĝojn tage.

Manĝoj

Memoru ke bazaj manĝoj estas vegetaraj. Viando estas havebla de packaĵoj aĉeteblaj de la magazeno. Ni ne rekomendas la manĝojn por ĉinaj studentoj, kaj se vi elektus tion, ni ne respondecos pri la sano.

Via priskribo

Kial vi volas partopreni ĉi tiun aranĝon?

Prinotu pri ekskursoj

Dum la aranĝo, ni studos ĉiutage tre intensive, krom dimanĉe, kaj ne eblas vojaĝi dum la aranĝo. BEK kursaro, kio daŭros 30 tagojn, ne permesas pliajn feritagojn. Dimanĉe estos tempo por la plaĝo, ekskursoj kaj bona ripozo. Buso haveblas por preni nin al la plaĝo kiu restas ĉirkaŭ 30 minutojn de la lernejo. Sed se lernanto ferius alie kaj dum la lernotagoj, la instruisto riservas la rajtojn ne doni la diplomon por BEK. BEK estas tre intensiva kaj manko de eĉ unu tago signifas perdon de dek horoj da instruado, praktikado, kaj vortolernado. Manko de nur unu tago povas malfruigi la lernanton tiom multe ke li aŭ ŝi ne povos sekvi la kurson plu.

Memoru ke la tempo por vera vojaĝo estas post la aranĝo, dum la temperaturo pli taŭgas por naĝi ĉe la plaĝo ktp. Ni volas kuraĝigi vin resti en Hajnano kaj Ĉinujo, kaj profondigi vian sperton! Turismi estas bona ideo kaj ege taŭgas fari ĝin post la 30 tagoj de BEK. Eblas iri al la plaĝo per du minuta piediro ĉiutage antaŭ aŭ post la lecionoj (ekzemple dum la sunleviĝo kaj malleviĝo). Ankaŭ estos tri tagoj en la mezo de la aranĝo por festi la ĉinan novjarfeston. Tiam ni prezentos la elekton al vi iri al Sanya. Tie estas pli taŭga loko por naĝi.

Aliaj informoj

La sekvajn demandojn vi rajtas alrespondi aŭ ne, simple estus bone por ni scii pli pri vi.

Ĉu ĉi tiu estas via unua internacia Esperanto-aranĝo?

Ĉu vi povas esti anĝelo (helpanto) dum la aranĝo? Kiel?

Kiel vi lernis pri Esperanto Insulo?

Kotizoj

La kotizoj por la kurso estas 3 mil juanoj (ĉirkaŭ 370 eŭroj dum la verkado de tiu ĉi artikolo - kontrolu nun) kaj 3 mil juanoj por la loĝado kaj tri manĝoj ĉiutage. Estas rabato de 500 juanoj por membroj de UEA. Do entute ĝi kostas 6 mil juanoj aŭ 5500 juanoj por UEAanoj.

La antaŭpago estas cent eŭroj. Ĉi tiu garantias via aliĝo al Esperanto Insulo III, kiu ne estas redonebla. Samtempe ni garantias la aranĝon per nia propra mono al nia lernejo kaj loĝloko.

Kiel vi planas pagi (per UEA konto, pajpalo aŭ bankotransfero)?

2. sendu viajn respondojn al ian.mrtao(ĉe)gmail.com

Servicoj

Dum la aranĝo aĉeteblos freŝaj fruktoj, ekz. papajo kaj mango, kaj malmultekoste. Ni provizos kafon kaj teon kontraŭ malmulte da mono aŭ senkoste, depende de la situacio. Estas senkosta, libera ludado: tabloteniso, korbopilko, kaj ĉina ŝakludo. Por retumado estos ĉambro kun vifio (sendrate). Granda parto de la legomoj kiujn ni manĝos venos de proksimaj kampoj, kaj ili estas naturaj, t.e., senkonserviloj, kemiaĵoj ktp. Estos senkostaj kromkursoj, laŭeble pri la ĉina lingvo, filozofio au aliaj temoj. En la fina semajno okazos prelegoj kaj prelegetoj pri diversaj temoj, kiujn ni povos ĝui kaj espereble memfari pro nia nova flueco kaj beleco en nia Esperanta lingvokapablo!

*por gajni monon, kiel laboro; tipe oni instruas la anglan, sed foje aliaj lingvoj eblas


Kio estas BEK?

Vivkondiĉoj

BEK Teamo

Aliĝintoj

2012 fotoj [1][2]
2013 fotoj [1][2]
E-o Insulo III [1]

Muziko

Baza kurso pri la ĉina