La projekto jam finiĝis kaj mi ne scias kiu daurigos ĝin. BEK estas ankoraŭ studebla en Ĉinujo kaj somere kaj vintre. Kontaktu MjaŭhvejonShughje-on por detaloj

La plej serioza E-o kurso en la mondo!

Januaro 18 - Februaro 18, 2014

VIAJ KURSOJ EN ĈINIO, TRI KURSO-SPECOJ: 1, 2, 3

1 POR KOMENCANTOJ KAJ NEFLUAJ PAROLANTOJ DE ESPERANTO: Vi havos la tre tre intensan BEK-Kurson de Dennis Keefe. 8 horojn ĉiutage, de lundo ĝis sabato, la tutan monaton. Multege da laboro, sed belaj rezultoj, ĉar vi estos flua parolanto de Esperanto. Kursoj kune kun homoj el pluraj landoj: Ĉinujo, Svisujo, Usono (kaj eble pli). Kursokotizo: 3000 ĉinaj RMBoj, proksimume 375 eŭroj. Rezervo kaj antaŭpago 100 eŭroj ĉe Petro Wraae (kontakto ĉi tie). Aliĝu nun

2 POR ESPERANTISTOJ KIUJ VOLAS LERNI INSTRUI EN ĈINIO KAJ ALILANDE: Vi havos profesian kurson pri lingvo-instruado. Vi lernos ne nur kiel instrui, sed ankaŭ kiel trovi lernantojn por via kurso. Temoj: instruado per pluraj metodoj: rekta, komunikativa, grupolernado, ktp. Vi analizos metodojn de Gouin, Berlitz, Cseh, Lozanov. Vi lernos kiel gvidi bazkursojn kaj kursojn por spertaj Esperantistoj. Vi lernos kiel starigi kursojn por spertaj Esperantistoj: legokurso, aŭskulto-kurso. kurso gvidata de la gelernantoj mem, ktp. Vi ankaŭ, se vi volas aktive instrui vian propran grupetoj post la unua semajno de la kursaro. Tempo bezonata: 4 horojn ĉiutage, lundo ĝis vendredo. Kursokotizo: 3000 ĉinaj RMBoj, proksimume 375 eŭroj. Rezervo kaj antaŭpago 100 eŭroj ĉe UEA-Konto EINS-T. Aliĝu nun

3 POR SPERTAJ ESPERANTISTOJ VI HAVOS KURSOJN EN LA UNIVERSITATO DE ESPERANTO:

Ankoraŭ ne estas sciate kiu prezentiĝos por gvidi kurson en la Universitato de Esperanto. Okaze ne prezentiĝos nova kurso, vi havos la opcion ĉeesti per "televidi kurso" unu el la elstaraj kursoj de la Universitato de Esperanto, kune kun diskutogrupoj gvidataj de ĉinaj aŭ alilandaj Esperantistoj.

Tempo bezonata: 2 horojn ĉiutage, lundo ĝis vendredo por televida kurso, kaj 1 horon ĉiutage por diskutogrupo.. Kursokotizo: 3000 ĉinaj RMBoj, proksimume 375 eŭroj. Rezervo kaj antaŭpago 100 eŭroj ĉe UEA-Konto EINS-T.

Nun estas bona momento aliĝi al la kursoj de Esperanto-Insulo. Studlokoj estos limigitaj!


Kio estas BEK?

Vivkondiĉoj

BEK Teamo

Aliĝintoj

Aliĝu nun!

2012 fotoj [1][2]
2013 fotoj [1][2]
E-o Insulo III [1]

Muziko

Baza kurso pri la ĉina