Pli da fotoj ĉi tie (aŭ en flikero ĉi tie), kaj de la oficiala retpaĝaro de la instituto ĉi tie.

Vivkondiĉoj en Esperanto Insulo III

E-o Insulo III okazos en La Instituto de Konfuceo en la kamparo apud la maro en la tropika insulo Hajnano. Ĉi foje ni elektis la kamparon ĉar la kutima vivo kaj studkondiĉoj estos pli bonaj aŭ la antaŭaj aranĝoj kiuj okazis en la neevoluita urbo Hajko. En la kamparo ni devas vivi simile kiel dum tendumado, kun komuna necesejo, duŝejo (sufiĉe puraj), kaj kun kontraŭkulaj tendoj por dormi. Ni vivos en vera, kutima stud-loko, en mallaŭta amasloĝejo apud palmarboj kaj la maro, kaj niaj necesaĵoj - la dormejoj, klasĉambro, manĝejo kaj banejoj - estas tute kune.

Problemoj solvitaj

Antaŭaj E-o insulo-aranĝoj spertis kelkajn problemojn kiuj estas kutimaj problemoj en Ĉinujo, t.e., la hoteloj, trafiko, laŭtaj turistoj, fiodoroj, malpuraj manĝaĵoj ktp.

En hoteloj oni loĝas kun laŭtaj turistoj kiuj deboĉas la tutan nokton, ekzemple per maĝjano, alkoholaĵoj, kaj piroteknikaĵoj. Privataj hotelĉambroj aspektas pli komfortaj, sed fakte la privataj banĉambroj uzas rektajn akvotubojn (ne S-tubojn) kiuj elruktas la fiodoron de la kloako, kaj senfumaj ĉambroj ne ekzistas, do la loĝanto loĝas kun odoro de malnova cigaredfumo ĉie en la ĉambro. La ĉambroj ne havas kulvualojn, kaj anstataŭe uzas kemiaĵon por konfuzigi kulojn dum la dormo, kiu laŭeble ne estas bona por homa saneco. Hoteloj situas ekster lernejoj, do oni devas piediri, ofte longtempe, por atingi la klasĉambron. Dum ĉi tiu piediro estas danĝero, senregula trafiko, kaj viaj helpantoj malfacile povas respondeci por via sekureco en tiu situacio. Plue, la instruistoj kaj lernantoj malfacile reiras al siaj ĉambroj dum la paŭzoj, kaj tio povus esti laciga, speciale por maljunuloj.

La sekureco de manĝoj estas grava problemo en la tuta Ĉinujo. La ĉefaj problemoj estas kloako-oleo (kuir-oleo reciklita de restoracia rubo), opiumo (en ĉirkaŭ 85% de pladoj, por "re-allogi gastojn"), malpurega viando (ĉar malmulte da akvo en Ĉinujo estas potebla, ne estas fridujoj ktp). Eĉ nur per malmulte da viando aŭ kloako-oleo en via manĝo lasos ovojn de bendovermoj en via digestosistemo. Pro tio preskaŭ ĉiu turisto al Ĉinujo laskos.

Ĉi tiuj problemoj estas solvitaj per la stud-loko en la kamparo. La ĉambroj estas simplaj, sed vi havos sanigajn kulvualojn sen kemiaĵoj. La banĉambroj estas sufiĉe puraj kaj ekster la ĉambroj por dormi, kaj fakte ĉi tiu estas bona, ĉar ne estas iu ajn odoro en via dormloko. (Ĉi tiu aranĝo similas al kondiĉoj en Kastelo Greziljon, Francujo). Ne estas turistoj apud ni, do la dormo estos sekura, senbrua kaj komfortiga. Nia loko sur la insulo ebligas al ni ke ni ne bezonu hejtilojn dum la vintro, kiujn sud-ĉinoj tute ne havas! Ĝi ebligas al ni havi tre malmultekostan aranĝon dum la vintro. La klasĉambro estas apud la loĝejoj. La tuto estas en la sama, sekura loko. Plue, niaj manĝoj estos aranĝitaj de Jano mem, kiu aĉetos bonan oleon kaj dungos kuiriston. La Instituto de Konfuceo kreskigas legomojn naturajn en kampoj apud la lernejo.

Por la sekureco kaj saneco de ĉiuj, la bazaj manĝoj estos vegetaraj. Viando estos aĉetebla trans la straton de la lernejo kaj en pakaĵoj de vendejegoj. Viando de pakaĵoj estas pli sekura por via sano ol tio en restoracioj (metita sen fridujo kun muŝoj ktp).

La teamo povas solvi ĉi tiujn problemojn ĉar ĝi mem havas Eŭropanojn (ekz. Janon kaj Petron) kiu povas konscii pri ili. Ni mem subskribos la kontraktojn kun la lernejo pri la manĝoj, loĝloko, kaj aliaj vivkondiĉoj. Ne estos mezuloj aŭ konfuzo. Jano estas spertulo pri ĉina kulturo, lingvo kaj kutimoj, kaj kun nia teamo vi estos en sekura situacio.

Plue, la vivkondiĉoj estas la samaj kiel por ĉinoj, do ni ĉi tiel povas sperti la veran Ĉinujon, kaj ne iun falsan nur por turistoj. Same kiel Ĉinoj, ni povas fari la vivon ege komfortan per kelkaj novaj metodoj. Ni ĉiuj ja lernos kiel vivi pli bone.

La adreso

En la ĉina lingvo la adreso estas 中國海南省海口市桂林洋開發區銀泰莊園六幢. Oni povas serĉi ĝin en guglomapoj per 中國海南省海口市桂林洋開發區 kaj iri pli al la marbordo, al la loko kun la ruĝaj tegmentoj, kaj tio estas nia studloko. Ĉiaokaze, ni aranĝos depreni vin de la flughaveno per detaloj provizitaj de vi, do nesimile al aliaj E-aj aranĝoj, vi ne estas respondeca por memtrovi la lokon.


Kio estas BEK?

BEK Teamo

Aliĝu nun!

2012 fotoj [1][2]
2013 fotoj [1][2]
E-o Insulo III [1]

Muziko

Baza kurso pri la ĉina